Cerbo
Cerbo (latine Cerebrum, greke ἐγκέφαλον Enkefalon) estas la antaŭa, centra parto de la centra nervosistemo de la vertebruloj, entenata en la kranio, konsistanta el neŭronoj (nervoĉeloj) kaj gliaj ĉeloj. Ĝia tasko estas la kunordigo, reguligo de la organa funkciado per helpo de la perceptaj organoj, subnervaj centroj kaj la malcentra nervosistemo.
La cerbo estas ekstreme kompleksa organo: la homa cerbo estas aro de 100 miliardoj da neŭronoj, kaj ĉiu estas ligita al 25 000 aliaj. Tiu grandega nombro de interligitaj neŭronoj estas la fonto de cerba inteligenteco, kiu povigas homojn analizi sentan informon, direkti la korpon, kaj pensi. En la plejparto de bestoj, la cerbo situas en la kapo, apud la ĉefaj sensorganoj kaj la buŝo.